Bibliografio: P.B. [t.e. P. Babin], Kelkaj minutoj kun: Roger Bernard, [intervjuo], en: Kulturaj Kajeroj, Dumonata informada kaj kultura revuo, nov/dec 1961, p.7-8 * 1907 E-igxis 1931 por partopreni al kongreso en Parizo en 1932 lingvoj: Franca
(gepatra), Angla, Germana, Itala Foto: En P.B. vd. supre. La Patro de B. en 1907 jam de unu-du jaroj estis E-isto. Gxis 1920 li [la patro] estis sekretario
de la grupo en St-Denis, sed forlasis sian aktivecon pro translogxigxo. 1935 B. gvidas kurson en la Supera Komerca Lernejo por Knabinoj en Parizo. [= La Praktiko 1935/3 (39), p. 7, 1a kol.] B. aktivis en la Pariza E-ista kabaredo k verkis multajn kabaretajxojn kaj
kanzonojn dum la tempo de la «Bolanta Kaldrono» (1933-1939) kaj de «La Tri
Koboldoj» (1949-1956), animita de Raymond Schwartz. Li tradukis por la
antauxmilitaj E-aj radio-dissendoj de la Franca radio (la E-istoj disponis pri
unu horo semajne) teatrajxojn de J. Romains, Paul Géraldy, Ch. Vildrac, G. Courteline k.a. Por la kongreso
en Marseille en 1957 li tradukis «Topaze» de Marcel Pagnol laux instigo de
Waringhien, kiu poste tamen ne estis prezentita. Laux instigo de la regxisoro
de la antauxmilita E-a teatrogrupo, Marc Darnault, li poste tradukis «La
sxipego Tenacity» de Vildrac. Sekvis tradukoj el J.-P. Satre. Verkoj: 1932 Esperanta Rimaro (kun Waringhien) en Parnasa Gvidlibro 1983 Neologisma Glosaro |